Accueil > L’Espéranto > A lire

Foto-Konkurso "Mia rakonto fri Cxinio"
samedi 3 décembre 2022
par
Cxu vi havas interesajn fotojn pri Chinio, chinaj amikoj kaj pri chinaj afero, vi estas bonvena partopreni ka foto-konkurso, la premiitoj havas shancon ricevi premion je 200 euroj kaj libroj, jen detalaj informoj https://www.chinaesperantoligo.com.cn/ks2022-fotokonkurso/
La pandemio malhelpas internacian vojaĝon, sed ne memorojn kaj malkovrojn !
Dum KS 2022 okazos foto-konkurso kun la temo Mia Rakonto pri Ĉinio. Ni esperas, ke homoj povas malkovri la mirindajn momentojn en la vivo kaj la mirindan mondon en la lenso en sia ĉiutaga vivo. Ni bonvenigas ĉiujn kontribuojn !
Vi povas sendi :
- Fotojn pri via vojaĝo/studo/laboro en Ĉinio
- Fotojn pri via amiko rilate al Ĉinio
- Fotojn pri elemento aŭ via inspiro rilate al Ĉinio Vi povas kontribui maksimume 3 fotojn.
Sendu la materialon al redaktoro_de_chel@163.com kaj nomu vian mesaĝon per "Foto-konkurso+nomo".
La limdato por sendi viajn fotojn estas la 10-a de decembro 2022.
Regularo de la foto-konkurso :
Ĉiuj rajtas kandidatiĝi, sendepende de aĝo, lando aŭ partopreneco de KS.
Sendu fotojn faritajn de vi mem, pli bone sen redaktado, kun klarigo aŭ rakonto de la foto, ekzemple la enhavo, inspiro, personajn sentojn de la foto, ktp., maksimume 300 vortoj.
La fotoj ne devas enhavi perforton, pornografion, malobservon de privateco de aliaj homoj kaj malobservon de koncernaj naciaj leĝoj kaj regularoj.
ĈEL rajtas uzi la fotojn por ajnaj neprofitcelaj celoj kiel presado kaj disvastigo.
Kandidatoj sendas la fotojn, signifas ke ili obeas la regularon de ĉi tiu foto-konkurso.
Ni bonŝance ricevis subvencion kaj preparas donacojn por premiitoj de la konkurso :
La unua premio (1 homo) : €200 + libroj
La dua premio (2 homoj) : €100 + libroj
La tria premio (5 homoj) : €50 + libroj
Kelkaj memorpremioj : libroj
Chen Ji
Accueil |
Contact |
Plan du site
| Se connecter |
Statistiques du site |
Visiteurs :
10 /
232956
fr
L’Espéranto
A lire
?
|
OPML
?