La Ondo de Esperanto : 1000 tagoj da senĉesa informado

vendredi 30 septembre 2022 par BLOT Nicole

Hodiaŭ, la 26an de septembro la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto” kun plezuro anoncis, ke ekde la 1a de januaro 2020 jam dum 1000 sinsekvaj tagoj en ĉi tiu novaĵretejo ĉiutage aperas almenaŭ unu nova teksto (artikolo, eseo, recenzo, beletraĵo, anonco) en Esperanto !
Ĝis nun neniu esperantista asocio, instanco aŭ fondaĵo subtenis la solan ĉiutage renovigatan Esperantan novaĵretejon. Ĝia funkciado dependas nur de la helpemo de tiuj, kiuj abonas la ĉiusezonan bitgazeton “La Ondo de Esperanto”. Se vi ne abonas ĝin, sed deziras helpi la retejon, abonu ĝin aŭ abonigu vian amikon por 2022 kaj/aŭ 2023.
Legu pliajn informojn kaj la liston de la plej legataj tekstoj ĉe
https://sezonoj.ru/2022/09/ondo-103/


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 11 / 210695

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site L’Espéranto  Suivre la vie du site A lire   ?    |    titre sites syndiques OPML   ?

Site réalisé avec SPIP 3.1.6 + AHUNTSIC

Creative Commons License