Espéranto Indre

Greziljono - Printempas 2026-17/26

samedi 17 janvier 2026 par Nicole Blot

Saluton amikoj 😉
Nun loĝas konata hungara paro (esperantista) en la franca kastelo Greziljono (esperantista). Tiel vi povas facile viziti la E-centron dum la tuta jaro. 👫
Ĉu vi ŝatus studi Esperanton kun instruistoj el 4 landoj ? Fine de aprilo dum la francaj ferioj. Prezo normala aŭ redukta. Vidu https://gresillon.org/p?lang=eo
Ĉu vi ŝatus bicikladi, kanti koruse, studi la Biblion Esperante ? Komence de majo dum la francaj ferioj. Eblas kun aŭ sen redukto. Vidu https://gresillon.org/k?lang=eo
Ĉu vi ŝatus studi Esperanton EKSTER la francaj ferioj ? Venu al Esperanto-kurso dum labortagoj komence de junio.
Se vi ne povas mem veni, tiam bonvolu informi kaj instigi amikojn. 💚
Vi povas finance subteni Greziljonon, kiu invitas e-istajn familiojn kun infanoj, kiuj fuĝis sian landon pro milito. 🏳️
Vidu nian jaran agendon/kalendaron en https://gresillon.org/a?lang=eo
Eblas aliĝi per retmesaĝo al kastelo ĉe gresillon.org, telefonvoko aŭ nia reta aliĝilo ĉi-tie.
💚 Kore salutas la teamo de la Esperanto-Kulturdomo en kastelo Greziljono en 49150 Baugé-en-Anĵou, Francujo
kastelo@gresillon.org, 0033-241891034 (respondilo)


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Espéranto  Suivre la vie du site Les congrès, stages   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License