Hori Jasuo - 4 fotoj kaj unu peto
Karaj geamikoj,
Mi sendas 4 fotojn :
1. En la poŝtoficejo Kamiŝinden en mia urbo Maebaŝi mi montris la fotojn el la mondo temantajn pri floroj en ĝardenoj.
2. En la poŝtoficejo Koounĉoo en mia urbo Maebaŝi mi montris la fotojn el la mondo temantajn pri hejmbestoj en la hejmo de esperantistoj.
3. Kalendaro de novembro farita el poŝtkartoj kaj poŝtmarkoj el lGermanio. La pasintajn kalendarojn pri aliaj landoj vi povas vidi en mia fejsbuko.
4. Publika telefon-budo en mia urbo.
Poŝtkestoj en la mondo ekmalaperis, sed publikaj telefonbudoj jam preskau malaperis. Mi volas kolekti fotojn de publikaj telefonbudoj kaj telefonoj por montri en la venonta jaro. Bonvolu trovi ilin en via urbo kaj sendu ilin al mi.
Hodiua mi iris al la centro de la urbo, sed mi nur torivis tiun telefonbudon. En la granda gubernia oficejo publika telefono jam malaperis.
HORI Jasuo




