Gazetara Komuniko de UEA [N-ro 1262] 111-a UK, Graz
Gazetara Komuniko de UEA [N-ro 1262] 111-a UK, Graz : jam pli ol 290 aliĝintoj – unua (plej favorpreza) aliĝperiodo finiĝos la 30-an de novembro 2025
Pli ol 290 homoj el 43 landoj jam aliĝis al la 111-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), okazonta de la 1-a ĝis 8-a de aŭgusto 2026 en Graz (Graco), Aŭstrio. Aliĝu ankaŭ vi ĉe uk.esperanto.net !
Bonvolu atenti, ke ekde la 109-a UK okazis ŝanĝo pri la UK-aliĝperiodoj. Nuntempe la unua (plej favorpreza) aliĝperiodo finiĝas la 30-an de novembro de la antaŭa jaro de la UK. La tria aliĝperiodo finiĝas la 30-an de junio. Plenan informon trovu ĉe uk.esperanto.net/kotiztabelo.
La kongresa temo de la 111-a UK estas “Volontulado en la servo al daŭripova evoluigo”. Ĝi ligiĝas al la Internacia Jaro de Volontuloj por Daŭripova Evoluigo, kiel deklaris UN pri 2026. Aliĝu al la dissendolisto groups.io/g/KongresaTemo por kontribui al la kongrestema programo de la UK. Proponi programerojn al la UK jam eblas per mallonge.net/UK26proponuprogrameron.
La emblemo de la 111-a UK reprezentas la “orientilon” de la urbo Graz – la Horloĝturon, kiu troviĝas sur la Kasteleta Monteto, pro tio videblan el pluraj punktoj de la urbo.
La Unua Bulteno konsulteblas ĉe uk.esperanto.net/2026/unuabulteno. La Dua Bulteno aperos baldaŭ kaj enhavos utilajn informojn pri Graz kaj Aŭstrio ĝenerale, krom provizoran programon de la UK kaj detalojn pri la mendeblaj hoteloj kaj ekskursoj kaj aliaj kongresaĵoj.
Por partopreni en la 111-a UK bezonatas aliĝi ĉe uk.esperanto.net kaj ricevi konfirmon de la aliĝo kun la Kongresa Numero (KN). Individuaj membroj de UEA ĝuas grandan rabaton por la UK-kotizo. Se vi ankoraŭ ne remembriĝis en UEA, vi povas tion fari rekte per la UK-aliĝilo. En la aliĝilo eblas donaci al pluraj fondaĵoj kaj kontoj, kiuj subtenas la eventon kaj ebligas subvencii servojn, programerojn kaj pluraspektan inkluzivadon – kion ni kore dankas.
Sekvu novaĵojn pri la Universala Kongreso en Telegram, Facebook kaj Instagram.
Ni ĝojas vin bonvenigi inter la aliĝintoj – kaj antaŭĝojas renkonti vin en Graz !
https://sezonoj.ru/2025/11/graco-5/
fr
Espéranto
Les congrès, stages
?
