22-a Novjara Renkontiĝo (NR), Wiesbaden, 2025/26, 27a de dec. ĝis 3-a de jan.
Jen ni invitas vin al la 22-a Novjara Renkontiĝo (NR) kaj 15-a Novjara Internacia Semajno (NIS, por junuloj kaj junaj plenkreskuloj) de la 27-a de decembro 2025 ĝis la 3-a de januaro 2026
denove en Wiesbaden ĉe Rejno, 40 km okcidente de Frankfurto/Majno, en la junulargastejo, en kiu ni jam plurfoje kaj tre agrable kunestis jarfine.
Informa paĝo http://esperanto.land/nr/#nr
Aliĝilo http://esperanto.land/nr/alighilo.shtml#alighilo
aŭ por NIS http://esperanto.land/nis/index.shtml#alighilo
Unuaj aliĝintoj http://esperanto.land/nr/partoprenantoj_nr22.php
kaj http://esperanto.land/nis/partoprenantoj_nis15.php
Ni atendas ankaŭ ĉi-foje proksimume 150 ĝis 180 partoprenantojn el dekkvino da landoj.
Programo :
Prelegoj, diskutoj, laborgrupoj, lingvokursoj, manlaboro, sporto, koncertoj, ekskursoj ...
kaj kafejo/drinkejo :)
Certe ankaŭ ĉi-foje ni sukcesos kunmeti belan kaj varian programon, kiel pasintjare kaj dum la antaŭaj NR-oj.
Fio de la nuna aliĝperiodo : lundo, 15-a de septembro 2025
Esperante ke multaj el vi aliĝos baldaŭ :) kaj multaj pliaj iom poste,
kaj ke estos denove bela renkontiĝo kun multaj plezuro kaj ekscio por ĉiuj ĉeestantoj :)
Lu
por la organiza teamo de NR kaj NIS
fr
Espéranto
Les congrès, stages
?
